Home Loko por via reklamo
Kursoj Tradukoj Turismo Komerco Gastlibro Aliĝilo

Turka Respubliko de Norda Kipro

popolaj dancoj de turkaj kipriotoj Turka Respubliko de Norda Kipro en sendependa malagnoskita ŝtato en la norda parto de la mediteranea insulo. Pro sia riĉa historio Kipro havas tre unikan kulturon, kiun influis tre variaj antaŭuloj. En la insulo unuaj loĝantoj aperis en tre antikvaj tempoj. Pro tre favoraj vivkondiĉoj, por ĝi militis multaj nacioj kaj ŝtatoj - araboj, grekoj, venicianoj, osmanoj, angloj. Anglio estis lasta posedanto de la insulo antaŭ ĝi ricevis sendependecon en la 1969-jaro. Bedaŭrinde la sendependeco ne solvis la problemon inter du ĉefaj popoloj - la greka kaj la turka.
Turka Respubliko de Norda Kipro aperis rezulte de disfalo de Kipra Respubliko en 1974 jaro. Tiam grekaj nacionalistoj (plejmulto de la insula loĝantaro estis greka) - provokitaj farde la greka faŝista reĵimo, entreprenis alŝlosilon de la insulo al Grekio. La turka minoritato protestis kaj estis persikuta.
Por defendi la turkan minoritaton la turkia registraro sendis armejajn fortojn kaj rezulte de tio la insulo estis divigita je du partoj - la norda turka kaj la suda greka. En la 1989-a jaro en la norda parto estis proklamata la turka respubliko de Norda Kipro, kiu ĝis nun ne estas agnoskita de la monda komunumo. Tio treege komplikigis la intenson de la ambaŭ partoj membriĝi al la Eŭropea Unio. La lasta unue postulis, ke Kipro povas membriĝi nur post plena unuiĝo, kaj entreprenis en la du partoj referendumon pri la unuiĝo, la greka parto voĉdonis kontraŭ, la turka jesis. Tamen iom subite por ĉiu la EU favore akceptis la aliĝilon nur de la suda Kipro. Nun pri la unuiĝo okupiĝas krom la EU ankaŭ la Unuiĝitaj Nacioj. Koffi Annen ellaboris propran planon de unuiĝo, kiu donas perspektivon por paca decido de la problemo.
Nun malgraŭ la malagnoskon de ĉiuj ŝtatoj krom Turkio, NK iĝas tre alloga loko por turistoj. Tradicie ĉiuj vizitis la sudan parton, kaj fakte la suda parto perdis sian samecon, estas glutita per turisma globalizado, iĝinte moderna parto de tursma industrio kun ordinaraj turistaj aranĝoj. Male, la suda parto sukcesis konservi pure kipriotan etoson kaj vivstilon malgraŭ la fortan influon de Turkio. Plejparte ĝin vizitas turistoj el Britio kaj Germanio, kiuj serĉas trankvilan ĝuadon de pura naturo, suda suno sed bruado de turistamasoj.
Nun loĝantaro de NK kalkulas ĉ. 300 mil homoj, plejparte turkdevenaj musulmanoj, tie ankaŭ estas ortodoksoj kaj anglikanoj. La logantaro estas treege tolerema kaj pacema, kio allogas europeanoj aĉeti malmovaĵon por trankvila kaj sunriĉa maljuneco.
La loĝantaro parolas la turkan lingvon, sed ankaŭ la angla estas vaste uzata. Valuto de la respubliko estas la turka liro (preskaŭ ĉiuloke akceptataj estas ankaŭ la britaj pundoj, usonaj dolaroj kaj euroj).
La respubliko estas tre favora loko por lerni la turkan kaj malaktive ripozi - ĝui sunon kaj naturon, observi vivon de multnombraj tortiloj kaj aliaj maraj kaj teraj estaĵoj. Por bicikla aŭ automobilaj promenadoj ktp. Kompreneble en la insulo ekzistas ankaŭ diskokluboj, malsilentaj restoracion, kaj eĉ kazino, sed tiuj ne tiom difinas vivmanieron kiel en la suda parto.
Kompare kun Eŭropo, prezoj por ĉiuj ĉiutagaj varoj estas relative malpli altaj. Sen loĝkosto (hotelo aŭ loĝejo) sufiĉas 5 USD popersone. Se vin allogis jam tiu tre interesa lando, ni tutkore invitas ĝin viziti. Niaj servoj estas je via dispono. Por atingi ĝin multas aerolinio el Britio kaj Germanio, tamen el aliaj europaj landoj pli oportune kaj interese estus, se vi atingos la insulon el Turkio per ŝipo el iu de la turkaj marhavenoj, tiam vi havos eblecon be nur sperti la kipran etoson sed ankaŭ ĝui la turkan. Por ĉiuj demandoj sindirektu al niaj kontaktadresoj.


ĉu vi scias ke....?

Oni kutime opinias, ke la kafo en Turkio estas disvastita. En la turka lingvo "matenmanĝo" - "kahvalti" devenas de la turka (fakte la araba) vorto "kahve" - "kafo". Sed efektive turkoj preferas teon. Ili trinkas ĝin per malgrandaj glasetoj (ĉ.50 gr.), kiuj nomiĝas "cay bardagi - tea glaso". Teon turkoj trinkas ĉiukoke - en oficejoj, vendejoj, surlaborloko. Oni proponas teon al ĉiu bona kliento kaj vizitanto. Tamen kafon oni trinkas plejparte en la sudo kaj oriento.
Turkaj mangxoj
Kursoj | Tradukoj | Turismo | Komerco | Gastlibro | Supren copyright © 2004 by TDKM

printing house poland