Karaj geamikoj, ni tutkore salutas vin en nia Internetservo dediĉata al
Turkio, la turka kulturo kaj lingvo.
Nia ĉefa tasko estas inviti vin al lernado de la turka lingvo - unu el plej interesaj
lingvoj de la mondo. Tiun ĉi lingvon parolas plej 70 milionoj da homoj en Turkio, Kipro
kaj aliaj landoj, krom tio aliaj tjurkaj lingvoj kiel la azera, uzbeka, turkmena kaj multaj
ceteraj tre similas al la turka, kio permesas opinii tiujn turka dialekto. La demando estas
diskutebla, tamen tiuj popoloj facile interkompreniĝas. Tre verŝajne estas ke la turka povas
iĝi internacia komunikilo en Kaŭkazo, Meza Azio kaj Siberio, kies lokon dume okupas la rusa,
perdanta la signifon pro mortemo de la Rusa Imperio.
Do ni proponas al vi korespondan kurson de la turka lingvo, tradukistajn, komerciajn kaj turismajn servojn en Turkio kaj la Turka respubliko de Norda Kipro. Krome en nia Internetvendejo vi povos akiri turklingvajn filmojn, kantojn, librojn ktp. Ni penos ankau utili al tiuj, kiuj simple interesiĝas pri Turkio kaj la turka (tjurka) mondo.
La scio de la turka lingvo estas utila pro kelkaj kialoj:
- Unue - Turkio estas la plej evoluinta lando en la proksima Oriento, ponto inter Okcidento kaj Oriento, estonta membro de la Eŭropa Unio.
- Due - Turkio posedas tre riĉan heretaĵon de siaj periitaj antaŭuloj - Roma, Bizantia kaj Otomana imperioj, kiuj tre firme influis la turkan kulturon, sed ilia studado nun ne eblas sen almenaŭ bazaj konoj de la turka.
- Trie - en Turkio kono de fremdaj lingvoj ne estas tre vasta. Eĉ la araba estante la kulta lingvo de plej vasta religio - Islamo, ne estas praktike parolata. Bedaurinde ne iĝis tre populara ankau Esperanto (compare kun najbaraj landoj - Bulgario kaj Irano). Pro la kauzoj en la artikolo. En grandega Istanbulo ne plias 10-15 esperantoparolantoj.
La supraj faktoj lau nia opinio bone montras la turkan alloga. Do bonvenon al la mondo de la turka lingvo kaj kulturo. Krom la lingvo, ni proponas al vi konatiĝi kun la lando, popolo, kuirejo pere de korespondaj paĝoj kaj niaj servoj.
Kursoj
Ni proponas korespondan kurson de la turka lingvo por komencantoj al ĉiuj dezirantoj en la tuta mondo. La kurso estas paga - 100 USD. Por aliĝi sufiĉas sendi al nia e-adreso plenumitan aliĝilon kaj pagon al konto, kiun ni informos responde al la aliĝo.
Vi povas starti en ajna tempo. Tuj post ricevo de la pago ni sendas al via e-adreso konfirmon kaj al la poŝta adreso - kompaktdiskon kun la plena kurso por komencantoj konsistanta el 16 lekcionoj. Ĉiu lekciono entendas tekstojn, gramatikon, sonojn kaj "hejmajn" taskojn. La kursanto devas plenumi kaj resendi la lastajn dum ne pli ol unu monato (post ricevo de la kontrolo de la unua kaj plaj lekciononoj). Post tiu limdato la lernato estas eligata, lia (ŝia) aliĝo nuligita.
Komencan kontrolon de la tasko plenumas turkdevena fakulo kaj kun notoj de la respondeca instruisto ni resendas al la lernanto por ke li(ŝi) atentu erarojn. Por ĉiu senerara laboro la lernanto ricevas 3 punktojn. Fine de la kurso ricevos valoran artaĵoj el Turkio au alian rekompenson (ekzemple, sumon de la punktoj, ĉiu punkto egalas al 1 USD, tiel laborema lernanto povos preskaŭ duonigi la koston de la kurso). Laŭ via deziro ni anoncos seneraraj laborojn sur niaj paĝoj.
Krom turkdevena fakulo pri la kursoj zorgas spertaj instruistoj el Rusio, kiuj instruas la turkan dum kelkaj jaroj post studado kaj praktikado en Turkio. Tiel vi povas esti certaj pri nia kompetenco kaj alta nivelo de la instruado. Tamen mi ne respondecas pri malbona laboro de la komunikiloj (posto, e-posto, interneto), kaj via mallernemo.
La lekcionoj taŭgas por parolantoj de diversaj lingvoj, sed bv. noti ke ni kapablas klare respondi kaj notumi la taskojn nur en kelkaj lingvoj (la pola, angla, hispana, itala kaj Esperanto).
Komerco
Nia profunda kono de la turkia merkato kaj vastaj interrilatoj kun multaj turkaj entreprenistoj estas je via dispono. Precipa problemo de komercistoj kaj entreprenistoj en Turkio estas lingvo kaj diferenca de eropanoj pensmaniero. Ni povas pro malgranda pago aŭ komisia pago trovi por vi taŭgan komercpartneron aŭ produktanton de necesaj varoj, helpi en kontaktoj, konsulti pri doganaj reguloj ktp.
Necesas konsideri iom alian pensmanieron de turkaj entreprenistoj por eviti miskomprenon. Tiuj estas treege fidindaj, sed ne tiom akurataj kiel nordeŭropaj, kun iuj agrablaj ekceptoj. Vi povas esti certaj pri anoncita kvalito de varo, pri pagipovo de turka partnero, sed komencaj kontaktoj povas esti malfacilaj pro malurĝemo de turkoj. Ne pluraj celas al evidenta profito, sed preferas kontentiĝi per ĉi momenta aferstato, estante atendantaj alian opurtonan okazon. Pro tio komencaj prezoj preskaŭ ĉiam estas multe pli altaj ol la realaj ("inshallah" - "lau Dia volo" iu aĉetos).
Do ni pretas alpreni unuajn paŝojn de traktado kaj negocio por eviti miskomprenon, kiu ofte rezultas ĉe senperaj kontaktoj de diversaj kulturoj. Malfacila komenco de la negociado kun turkoj plejofte signifas estontajn avantaĵojn kaj agrablan interrilaton ĉar turkiaj komercistoj estas tre amikemaj kaj bonvolemaj.